PIV · 11174
★obstrukc/o
★obstrukc/o
1 Ĝeno, kaŭzata de amaso da objektoj, kiuj malhelpas cirkuladon, trairadon tra vojo, kanalo ks: granda obstrukco sur strato; obstrukco de tubo, de kloako, de la intesto. Sin. ŝtopiĝo.
2 Intenca malhelpado al parlamenta laboro, farata per ĉiuj leĝaj rimedoj.
obstrukci (tr) Fari obstrukcon:
1 la veturiloj obstrukcis la avenuon;
2 la opoziciantaro provis obstrukci la balotadon de la leĝo.
malobstrukci. Forigi la obstrukcon: per sistema deviado malobstrukci la centrajn stratojn de la urbo.