PIV 2020 · 15218
★ŝtop/i
★ŝtop/i (tr)
1 Fermi truon, plenigante ĝin per ia substanco: ŝtopi fendon en barelo B; ŝi metis ŝtonojn super la malvivajn korpojn k ŝtopis la aperturojn per musko Z; oni penis ŝtopi la fendon en la ŝipo Z; mi per vakso ŝtopis la orelojn de miaj kunuloj, ke ili ne aŭdu la Sirenojn; vino en ŝtopitaj boteloj; (f) ŝtopi breĉojn, manklokojn en manuskripto. ➞ ŝtopgarnaĵo.
2 Obstrukci, malhelpante en- aŭ el-iron: la neĝo ŝtopas la pordon de la kabano; ŝtopitaj stratoj, pontoj pro troa trafiko; (f) se iu ŝtopas sian orelon kontraŭ kriado de malriĉulo […] X; tiu deziro ŝtopis la voĉon en ŝia brusto Z.
3 Tute plenigi: ŝtopi al si la poŝojn Z (per mono); ili ŝtopas la ibison per bonodoraj herbaĵoj, kion ili nomas balzami Z; mi preferas (diris la cikonio) ŝtopi min per vivantaj ranoj! Z; ŝtopi al si la stomakon; (f) dika libro, ŝtopita per statistikoj.
4 Plenigi truon en ŝtofo (precipe trikoto), interkrucigante fadenojn aŭ farante densajn randkudrerojn ĉirkaŭ la truo ĝis plenigo: ŝtopi ŝtrumpojn. ☞ teksi.
ŝtopado. Agado de iu, kiu ŝtopas: al kavo senfunda ŝtopado ne helpas Z; la nilono ĉesigis la ŝtopadon de la ŝtrumpoj.
ŝtopaĵo. Substanco, per kiu oni ŝtopas. ➞ ŝtopgarnaĵo, ŝtopvorto.
ŝtopiĝi. Iĝi ŝtopita: la gastubo ŝtopiĝis de la demetaĵoj; (f) ŝtopiĝos la buŝo de tiuj, kiuj parolas malveron X.
ŝtopiĝo ⛗ Halto de la survoja aŭ surstrata trafiko pro troa kvanto de veturiloj.
ŝtopiĝejo. Loko, en kiu la trafiko, varfluado, produktoserio ks estas pli-malpli ŝtopata pro tromulteco, striko ktp. ☞ botelkolo.
ŝtopilo
1 Peco (el korko, kaŭĉuko, metalo, vitro, plasto kc), per kiu oni ŝtopas botelon aŭ elfluilan truon.
2 ⏚ Organo en izola tenilo ĉe la fino de ŝnurkonduktilo por fari elektran kontakton: ina, vira ŝtopilo; ĵakŝtopilo, tristifta ŝtopilo. Sin. ŝtopkontaktilo.
ŝtopilingo ⏚ Kava kontakta organo, en kiun oni enigas ŝtopilon, por fermi cirkviton: ina, vira ŝtopilingo.
★malŝtopi
1 Tiri la ŝtopilon el botelkolo: malŝtopi flakonon.
2 Malobstrukci: oni fine malŝtopis la elirkanalon de la lago.
reŝtopi. Remeti ŝtopilon: uzinte, reŝtopu!
buŝoŝtopilo. Io, kion oni perforte enmetas en ies buŝon k fiksas per ŝtofbendo, por malhelpi kriojn, alvokojn ks.
cerboŝtopi. Trompi la publikan opinion, prezentante al ĝi la malveraĵojn sub oficiala, insista, alloga formo. ☞ slogano, reklamo.
ĵakŝtopilo ⏚ Unustifta ŝtopilo 2, kiun oni ŝovas en ĵakon.
kropŝtopi. Perforte ŝtopi la kropon de anseroj per nutraĵo, por dilati ties hepaton, kiun oni poste uzas en kuirado.
pajloŝtopi. Remburi per pajlo felon de mortinta besto, por konservi al ĝi aspekton vivantan.
smirgoŝtopilo. Vitra ŝtopilo, kies konusa parto prezentas smirgan surfacon.
teksoŝtopi. Ŝtopi truon en ŝtofo refarante la varpon k la vefton per fadenoj eltiritaj el alia peco de tiu ŝtofo, tiel ke la ŝtopaĵo estas nerimarkebla.