← Reen al T

PIV · 15445

★teks/i

teks/i (tr)
Dense interkrucigi la fadenojn de vefto k de varpo, por elfari ŝtofon: teksi kanabon, linon, lanon, silkon; teksi drapon, tolon; la ŝtofo devas tuj esti teksita por mi! Z. triki, ŝtopi.  rulo.
Zorge k lerte kombini: teksi mensogojn k ruzojn Z; la vulpo do tre ruzan planon teksis K; oni kovas ovojn de vipuro k oni teksas araneaĵon X (krime). plekti, ŝpini.
teksa. Rilata al teksado aŭ teksaĵo: la teksa industrio; la teksaj procedoj.
teksado. Agado de iu, kiu teksas: la reĝo sendis, por vidi, kiel iras la teksado Z.
teksaĵo
Teksita objekto: tapiŝo el lana teksaĵo; silka teksaĵo B; metala teksaĵo; (f) oni teksas araneaĵon, sed ilia teksaĵo ne taŭgos por vesto X. ŝtofo.  teksaranĝo, teksarto, teksmaterialo, varpo.
(f) Serio da interligitaj aferoj: la historio de tiu lando estas longa teksaĵo de heroaj luktoj por la libereco; tiu artikolo estas nur ia teksaĵo el malveroj.
(ark.) = histo.
teksebla. Tia, ke oni povas ĝin teksi: teksebla fibro.
teksejo. Domo, fabriko, en kiu oni teksadas.
teksilo. Maŝino, mane manovrata, per kiu oni teksas: ili starigis du teksilojn, sed havis nenion sur la teksiloj Z; ili sidis antaŭ la teksiloj k laboris Z. navedo, harneso.
teksisto. Laboristo, kiu teksas hejme aŭ fabrike: teksisto de blanka tolo Z; miaj tagoj forflugis pli facile, ol bobeno de teksisto X.
teksuma
Tia, ke ĝi povas servi por fabriki ŝtofon, tolon ks: teksumaj plantoj.
Rilata al tia fabrikado: teksumaj industrioj (fakoj: ŝpinado, teksado, apreturado ks).
teksumo. Ĉio, kio rilatas al prilaborado de teksumaj fibroj.
teksumaĵo. Teksuma produkto (teksaĵo, maŝinfabrikitaj punto, trikoto ks)
teksomaŝino. Maŝino, elektre movata, servanta por teksi.
enteksi. Fari desegnon en ŝtofo, per ŝanĝo de kolorfadenoj en la vefto: la tapiŝoj, en kiujn ŝi enteksis la bildojn de siaj dioj Z; (f) la poeto lerte enteksis tiun legendon en sia rakonto. brodi.
enteksitaĵo X. Vefto.
trateksi. Aperigi iun motivon aŭ koloron je difinitaj lokoj laŭlonge de teksaĵo: trateksi katunon per floretoj; (f) la historio de la hungara popolo estas trateksita de multaj katastrofoj.