← Reen al M

PIV · 10658

motiv¹o

motiv1o
Tio, kio igas personon agi, konduti tiel aŭ tiel: estas nenia motivo por malesperi; la sola motivo, kiun kelkaj el tiuj ĉi homoj elmetas Z (por nei la bezonon de L.I.); motivoj, parolantaj kontraŭ la enkonduko, ekzistas absolute neniaj Z; havi bonan motivon plori; ordono, per multo da motivoj ornamita pri la feliĉo de la Dana regno Z. kialo.
𝅘𝅥𝅰 Temero, el kiu konstruiĝas temo pli granda, aŭ kiu havas apartan signifon en si (ekz. karakterizaĵo de heroo, en opero ks).
Temo de pentraĵo, fresko ks; detalo ofte ripetita en artaĵo.
motivi (tr) Prezenti motivo(j)n por, klarigi per motivo(j): ĉiu proponanto havas ja plenan povon bone motivi sian proponon Z; ĝis mi ricevos sufiĉan nombron da motivitaj opinioj Z; ne motivita postulo B.
motivado. Prezentado de motivoj: la motivado de tia konduto ne estus facila.
motivaĵo Ĉiu el la motivoj, esprimitaj en juĝista decido.
senmotiva. Ne motivita, senkaŭza: senmotiva plendo, protesto.