← Reen al B

PIV 2020 · 2193

★brid/o

brid/o
Rimenaranĝo ĉirkaŭ la kapo de rajdo- aŭ tir-besto, por ĝin konduki k gvidi: la kompleta brido konsistas el la kaprimenoj, la mordaĵo k la kondukiloj; lasi al ĉevalo la bridon sur la kolo (ne plu gvidi ĝin).
(f) Haltigilo, bremso: oni devas meti bridon al la reformemo Z.
brideto. En piano, rimeneto, kiu tiras la martelon malantaŭen post la frapo.
bridi (tr)
Surmeti bridon al.
(f) Moderigi, kvietigi, obeigi: eĉ se mi bridus en mia brusto tutan la koleron […] Z; bridi sian buŝon Z. bremsi, butonumi, kateni, regi, teni.
bridado. Ago bridi (pf).
duonbrido. Brido sen mordaĵo.
malbridi
Demeti la bridon de besto.
Sekci ion, kio malhelpas normalan elfluadon: malbridi absceson.
nebridebla (f) Tro forta, por esti limigita: nebridebla fantazio.
senbrida Z
Liberigita el brido.
(f) Senmodera, senlima, tro libera: senbrida kolero, ambicio, fantazio, pasio.
senbridigi
Demeti bridon.
(f) Lasi plenan liberecon: la senbridigita popolo faris inter ili grandan (buĉadon) Z.
buŝbridaĵo Z = mordaĵo.
kolbrido = duonbrido.