PIV 2026 · Artikolo 2360

★butono

Litero B★ Fundamenta

Derivaĵoj en la artikolo 18
  1. butoni
  2. butonad/o
  3. butonum/i
  4. bahi/a butono
  5. baskulbutono
  6. ĉemizbutono
  7. disbutoni
  8. malbutoni
  9. man/umbutono
  10. musbutono
  11. orient/a butono
  12. prem1butona
  13. prem1butono
  14. regobutono
  15. rigl/obutono
  16. sekurbutono
  17. turn/obutono
  18. tuŝobutono
★ butono
1 plata aŭ globforma peceto el korno, korozo, ligno, metalo, plasto k.s., okaze surtegita de ŝtofo, uzata por kunteni partojn de vesto, enigante ĝin en respondan etan fendon (butontruo), aŭ iufoje nur por ornami: mi volas alkudri butonon al mia surtuto Z butonoj de jako butonoj de sako butonoj de ŝuo garnituro el oraj butonoj por ceremonia ĉemizo butonoj de manumoj
2 io simila al la formo de butono 1: butono de rapiro la rondigita fino butono de alumeto la ekflamigebla parto butono de tirkesto butono de pordo servanta por ilin ŝovi aŭ puŝi butono de masto ĉe la supro butono de ŝaltilo ➞ prembutono, regbutono
3 BOTA burĝono de floro; florkapeto.
4 MEDI ĝenerala nomo de iu ajn haŭta elstaraĵeto (akno, blazo, papulo, pustulo k.c.)
butoni tr kunigi veston k.s. per butono(j), enigante tiu(j)n en butontruo(j)n: butoni robon butoni pantalonfendon Sin. butonumi. ➞ zipi.
butonado ago de iu, kiu butonas.
butonumi butoni: la malvasta kamizolo estis butonumita ĝis supre Z alte butonumitaj veŝtoj kaj surtutoj Z (figurasence) butonumi iun malvaste severe lin aŭ ŝin obeigi Z
bahia butono MEDI brazila frambezio.
baskulbutono regbutono, kiun oni baskuligas.
ĉemizbutono butono ĉe la fronto de ĉemizo aŭ bluzo.
disbutoni malbutoni.
malbutoni disigi la partojn de vesto k.s., eligante la butono(j)n el la butontruo(j).
manumbutono butono ĉe la manumo de ĉemizo aŭ bluzo.
musbutono KOMP sur muso 2 butono, per kiu la uzanto elektas funkcion ĉe la indikata loko sur la ekrano. Sin. musklavo.
orienta butono MEDI (arĥaismo) haŭta lezo de lejŝmaniozo.
prem1butona rilata al prembutono 2: (figurasence) prembutona milito kiun oni povas estigi per elektronika sendado de raketoj
prem1butono
1 malgranda kunfiksilo por vesto aŭ alia objekto, fermebla per simpla kunpremo de ĝiaj du pecetoj, tiel ke la eta elstaraĵo de unu peceto eniras en kaveton sur la alia: prembutono sur ĝinzo prembutono sur klapo de paperujo
2 regbutono, kiu per premo funkciigas ŝaltilon, klikon k.s. ➞ klavo.
regobutono permane movebla butono 2, per kiu oni regas meĥanikan aŭ elektran sistemon.
riglobutono VETU butono ĉe la anso de aŭtomobila pordo, per kiu oni malfermas la ŝlosmeĥanismon.
sekurbutono
1 en faldebla tranĉilo butono, kiu fortike fiksas la klingon en elstara pozicio.
2 en pafilo butono, per kies ŝovo oni povas bloki aŭ malbloki la pafmeĥanismon.
turnobutono regbutono, kiu funkcias per turno.
tuŝobutono regbutono, kiu funkcias per tuŝo. ➞ klavo.