PIV 2026 · Artikolo 2359
butomo
butomo BOTA plurjara herbo, kun longaj (preskaŭ 1 m), mallarĝaj folioj kaj kun trinombraj helruĝaj floroj en umbelsimila infloresko sur pli ol 1 m longa pedunklo; hejma en mezvarmaj Eŭropo kaj Azio, naturigita en Nord-Ameriko, marĉeja, ofte kultivata por ornamo. specio Butomus umbellatus ➞ butomaco.
butomaco kreskaĵo en tiu taksonomia familio, kies tipgenro estas butomo. membro de la familio Butomaceae (butomacoj)
umbela butomo butomo, akva planto kun rizomoj; kreskas ĉe la marĝenoj de senmova aŭ malrapide movanta akvo ĝis 3 metrojn profunda; kun malgrandaj, pale ruĝaj floroj kaj longaj, liniaj folioj; endemia en Eŭrazio.