PIV 2026 · Artikolo 4009ercoLitero EDerivaĵoj en la artikolo 10erciĝ/oalunercoferercoruĝ/a ferercokromiercokupr/oercoruĝ/a kupr/oercopeĉercoplumbercozinkoercoerc/o GEOL mineralo aŭ rokaĵo, kiu entenas utilajn ekstrakteblajn metalojn. ➞ minaĵo; ercesploristo, Ercmontaro. erciĝ/o estiĝo de erco. alunerco mineralo, el kiu oni ekstraktas alunon aŭ alunon. ➞ aluno 3, alunito. fererco rokaĵo, el kiu oni ekstraktas feron. ruĝ/a fererco hematito. kromierco mineralo, el kiu oni ekstraktas kromion. ➞ kromito. kupr/oerco mineralo, el kiu oni ekstraktas kupron. ruĝ/a kupr/oerco kuprito. peĉerco uraninito. plumberco ĉiu mineralo riĉa je plumbo kaj industrie ekspluatata. ➞ ceruzito, galeno. zinkoercomineralo (precipe smiconito) uzata por ekstraktado de zinko. ➞ sfalerito.