PIV · 588
★alun/o
★alun/o Ⓚ
1 Duobla sulfato de kalio k aluminio, K2Al2(SO4)4, 24H2O, diverse uzata (i.a. en tinkturado, tipografio k medicino). Sin. kalia aluno.
2 Hibrida sulfato de aluminio (aŭ simila trivalenta metalo) k kalio (aŭ alia unu- aŭ du-valenta metalo): natria aluno, NaAl(SO4)2,12H2O.
3 ⊕ Mineralo kun sama konsisto kiel aluno 1 aŭ 2, precipe kalia aluno. ☞ aluno 1, aluntero.
aluni (tr) Sorbigi per aluno: aluni tinkturotajn ŝtofojn.
alunejo. Mino de alunerco.
alunerco. Mineralo, el kiu oni ekstraktas alunon 1 aŭ 2. ☞ aluno 3, alunito.
aluntero. Naturaj teraj masoj riĉaj je aluno 3.