← Reen al B

PIV 2020 · 1568

★bala/i

bala/i (tr)
Forŝovi (polvon, malpuraĵon ks) per speciala ilo, konsistanta el fasko da vergetoj aŭ haregoj: balau la mortintajn foliojn; balai la sablon de sur la perono; (abs) se ĉiu balaos antaŭ sia pordo, tiam en la tuta urbo estos ordo Z ( metio).
Purigi per tia ilo: balai la plankon B, ĉambron; la stratoj estas balaitaj Z; la ĉielo aspektis, kvazaŭ ĝi estus balaita Z.
(f) Dispuŝi, perforte forigi: vento balaas la nubojn; la venkinta partio balais la opozicion; mi balaos ĝin per balailo de pereigo X. skrapi, ŝvabri.
balaado. Ago de iu, kiu balaas.
balaaĵo
Tio, kion oni balaas: la amatinon oni ne plu rekonas, se oni ŝin renkontas en barelo de balaaĵo Z; balaaĵon el korto eksteren ne elportu Z (ne elmontru viajn malbonajn intimaĵojn.  lavi).
(f) Senvaloraĵo. forĵetaĵo, rubo.
balaaĵujo. Kesto, ujo, en kiun oni provizore kolektas la balaaĵon: la pecetoj de la argila porko estis ĵetitaj en la balaaĵujon Z.
balailo. La speciala ilo por balai: nova balailo bone balaas Z; sidi kiel muso sub balailo Z (absolute silenti); 🍁 balailo de sorĉistinoj (Sin. fefasko).
balaisto. Tiu, kiu metie balaas.
balamaŝino. Aŭtomobila veturilo, provizita per rotacianta balailo en formo de cilindro.
elbalai, forbalai. Forigi, balaante: la vento forbalais ĝin trans la ŝiprandon; (f) mi elbalaos Baaŝan k lian domon X; malnovaj pensmanieroj estos forbalaitaj.
minbalai (tr) Fari navigsekura, forprenante la minojn per speciala ŝipo: minbalai ŝanelon.
plumbalailo. Malgranda balailo, konsistanta el plumoj fiksitaj ĉe tenilo, k uzata por senpolvigi meblojn ktp. polvosuĉilo.