← Reen al S

PIV 2020 · 14641

★spion/o

spion/o
Membro de sekreta servo, komisiita de la aŭtoritatoj kolekti informojn pri la aferoj de fremda regno. esplorrigardi.
(f) Persono, kiu sekrete observas la agojn de alia persono: mi ne volas provi rigardi la leterojn, kiujn li ricevas, mi ne estas spiono.
spioni (tr)
Sekrete observi, kiel spiono: li spionis la germanan ambasadoron.
(f) Gvati.
spionado. Ago de iu, kiu spionas: mortkondamnita pro spionado.
spionito (fm) Manio, ofte pro ŝtata instigo, de personoj, kiuj suspektadas, ke spionoj svarmas ĉie ĉirkaŭ ili.