← Reen al A

PIV · 1336

★atest/i

atest/i (tr)
(iu) Certigi, garantii fakton vera el sia propra sperto: mi atestas al vi mian indignon Z; atesti la subskribon de iu; mi atestas, ke estas neniu dio krom Alaho, k Mohamedo estas la profeto de Alaho (kredkonfeso de la islamanoj); Paŭlo […], atestante al la Judoj, ke Jesuo estas la Kristo N. aserti, konfirmi, aŭtentikigi.
(iu) Antaŭ tribunalo konfirmi aŭ malkonfirmi aserton aŭ fakton kiel vidinto aŭ aŭdinto: mi atestos pri vi X; mi atestas, ke la akuzito ĉeestis la kunvenon; (f) la signoj de iliaj vizaĝoj atestis kontraŭ ili X; atesti favore al iu.
(io) Esti la signo, la pruvo de io: la egalmezura spirado de la infano atestas dormon trankvilan Z; griza barbo saĝon ne atestas Z; via hezito mem atestas, ke vi mensogas.
atesto
Ago, vortoj aŭ skriboj de iu, kiu atestas: alvoki la ateston de ĉiu, kiu partoprenis Z; fari ĉe la juĝejo sensacian ateston; doni al iu bonegajn atestojn; ne parolu kontraŭ via proksimulo malveran ateston X; elmeti atestojn kontraŭ iu Z.
Signo, pruvo de io: ŝi estis por li eterna atesto de lia bona koro Z; unua atesto estas la vesto Z; la statistiko liveras pri tio elokventan ateston.
Dokumento, per kiu respondeculo atestas pri io: atesto pri lernado, pri kapableco (de instruado); vi eble posedas ateston de trapaso de iu el la plej altaj lernejoj Z; dankatesto, deponatesto, naskiĝatesto, ricevatesto, sanatesto, ŝuldatesto.
atestaĵoj. Tuto de la atestoj en proceso: pruvi per atestaĵoj. indikaĵoj.
atestanto. Persono, kiu, vidinte aŭ aŭdinte okazaĵon, povas atesti pri ĝi: ni sentis, ke ni estas atestantoj de la unua ekbato kontraŭ tiuj muroj Z; vi estas atestantoj, ke mi aĉetis […] Z; lia sanktoleito estas atestanto hodiaŭ, ke vi nenion trovis en mia mano X; li ne estu mortigita laŭ la akuzo de unu atestanto X.
atestigi. Alvoki iun kiel atestanton: mi atestigas al vi hodiaŭ la ĉielon, ke vi rapide pereos X.
atestilo. Atesto 3.
deponatesto. Dokumento donata al deponanto, por ebligi al tiu ĉi poste depreni la deponaĵon.
kulpatesto. Pruvo de kulpeco: sendemanda ekprotesto estas ofte kulpatesto Z.
pagatesto. Kvitanco.
ŝarĝatesto. Konosamento.
ŝuldatesto. Dokumento, per kiu iu persono deklaras sin ŝulda al iu je io.