PIV · 10000
★mastr/o
★mastr/o. Tiu, kiu havas iaspecan regopovon, i.a.:
1 Posedanto k ĉefo de domo, loĝejo, bieno: kie sklav’ regadon havas, tie mastro baldaŭ sklavas Z; mastro elbabilis, gastoj ne silentos Z; mastro en vojo, servantoj en ĝojo Z (➞ kato); venu al Plutono: kiel novaj gastoj ni salutu la mastron Z; mi volas ĉion ekstermi, kio baras al mi la eblon esti mastro Z; esti mastro en sia domo Z. ☞ sinjoro.
2 Estro de gastejo, drinkejo, hotelo: la mastro diras, ke li ne plu donos tagmanĝi! Z; mi vokos al vi la mastron mem Z; plena sako ĉiun mastron al vi klinos Z; bona mastro devas mem zorgi pri la klientoj.
3 Estro de oficejo, laborejo, fabriko: interkonsento inter mastro k laboristoj.
4 Ordonrajta posedanto: trezoro sen mastro; Romo fariĝis la mastro de la mondo; la Centra Komitato estas la plena mastro k plej alta juĝantaro en ĉiuj demandoj Z; materiala mastro de tiu ĉi lingvo estas la tuta mondo Z; la spiritaj mastroj de la lingvo Z. ☞ proprietulo.
5 🍁 Planto, sur kiu sin nutras parazito aŭ (vs) saprofito. Sin. nutroplanto. ☞ gastiganto, loĝato, parazitato.
6 ♉ Animalo, en aŭ sur kiu vivas parazito.
mastra. Rilata al mastro: mastra kotizo al la sociaj asekuroj; alpreni mastran tonon.
mastre. Kiel mastro: mastre decidi.
mastri (tr) Regi, direkti, kiel mastro: li volis ĉion mastri, eĉ la lastan kuirknabon; ia humiliga tributo, kiun ŝuldas gentoj mastrataj al gentoj mastrantaj Z.
mastraĵo. Mastrumaĵo: mi decidis aranĝi propran mastraĵon Z.
mastreco. Rolo, rajto de mastro: la tutan mastrecon pri E. Z. transdonis al la E-istoj.
mastrema. Inklina al ordonregado.
mastrino. Virino, kiu mastras:
1 rol’ de virino – bona mastrino Z; du sinjoroj en unu bieno, du mastrinoj ĉe unu kameno neniam vivas sen reciproka malbeno Z; senplumigi kokinon, ne vekante mastrinon Z; li estas sia propra mastrino Z (li estas fraŭlo);
2 la mastrino mem, kun nudaj piedoj k ne kombitaj haroj, akceptis la gastojn Z;
3 la mastrino de la oficejo Z, de la magazeno Z.
★mastrumi
1 Purigi k ordigi ĉion en hejmo: ŝi mastrumis kun silenta efiko.
2 Zorgi pri ĉio, kio koncernas la administron de domo, bieno: la homoj, kiuj tiam loĝis en la dometo, mastrumadis sian malgrandan vilaĝanan posedaĵon Z.
3 = mastri: en Palestino iam devos mastrumi nur la Hebreoj Z.
mastrumo £ Aro da personoj, loĝantaj en la sama domo, havantaj komunan ekonomion k rigardataj kiel unuo de konsumantoj.
mastruma. Rilata al la mastrumo aŭ mastrumado: mastruma edukado de knabinoj; la mastrumaj aparatoj (elektraj kuiriloj, polvosuĉiloj ktp); plenumi la mastrumajn laborojn; vilaĝmastruma kolektivo. ☞ ekonomia.
mastruma sistemo, mastrumilo 💻 Programaro, kiu direktas la funkciadon de komputilo, asignante memoron k tempon al taskoj, administrante dosierojn, provizante interfacon por en- k el-igado, ks.
mastrumistino. Laŭhore pagata servistino.
mastrumado. Administro de la hejma vivo, inkluzive de la purigado, nutrado, aĉetado k vendado ktp: kun la intenco aŭdi ion pri la mastrumado de tiu ĉi modesta k bela hejmo Z; ŝi bone scias la mastrumadon; ha! kia bruado k mastrumado estas tie en la malnova monteto de elfoj! Z.
mastrumaĵo. Tio, kion oni mastrumas; prizorgota hejmaranĝo: ĉi tiu virino havas nenian mastrumaĵon, ŝi troviĝas en mizero Z; bonordaj virinoj […] sidas hejme, gardas sian mastrumaĵon Z; konduki la mastrumaĵon Z; ili devis mem prizorgi sian malgrandan mastrumaĵon Z.
★gemastroj. La mastro k mastrino (plejofte rilate al gastoj).
memmastrumado £ Mastrumado de entrepreno fare de ĝia personaro mem.
senmastra. Ne havanta mastron: senmastra, ruina dometo.
submastro. Laboristo, elektita de mastro por direkti aliajn laboristojn.
bienmastro Vd bieno.
ĉenmastrumado ☼ Maniero mastrumi la produktadprocezon, kiu celas kiom eble plej indulgi la medion, konsiderante ĉiujn fazojn en tiu procezo.
feŭdmastro ♜ Nobelo, posedanta bienon, de kiu dependas aliaj bienoj.
galermastro. Ŝipestro de galero.
hotelmastro. Hotelisto.
kvartirmastro ⚓ Ĉefmaristo, zorganta i.a. pri la stiraj deĵoroj.
ŝpinmastro. Industriisto, kiu posedas ŝpinejon.