PIV · 12862
propriet/o
propriet/o
1 🅢 Profitado el objektoj, laboriloj k homa laborkapablo, efektiviĝanta per laboro propra aŭ aliula: persona, privata, kooperativa, nacia, publika proprieto.
2 ⚖ Rajto plene uzadi, disponi k eĉ detrui aĵon, en la limoj de la ekzistantaj leĝoj: ne ĉiu posedanto havas la proprieton de sia posedaĵo; individua, kolektiva, komerca, literatura proprieto.
proprieti (tr) Ĝui la proprieton de io.
proprietaĵo. Objekto de proprieto.
proprietulo. Tiu, kiu havas proprieton pri io.
eksproprietigi. Senigi iun je ties proprietaĵo laŭ leĝa proceduro: eksproprietigo kun kompenso pro publika utileco.