← Reen al S

PIV · 14883

strikt/a

strikt/a
Tre streĉe alĝustigita: li havis sur si striktan veston Z; tiu strikta robo aŭdace dekoltita W; la ruĝa kamizolo sidis sur mi strikte k streĉite Z.
(f) Severe preciza, rigora, ne permesanta deflankiĝon: strikta devo, ordono, regulo, senco, silento; tio transpaŝas la striktan bazon de la intertraktado; tion mi ne povas fari inter la striktaj limoj de mia recenza rubriko; oni devos fiksi pli strikte la uzon de iuj prep-oj.
striktaĵo. Vesto de dancistino k.a., kiu strikte adheras al la korpo.
strikteco. Eco de io strikta: apliki la regulojn en ilia strikteco.
malstrikta. Loza.