← Reen al P

PIV · 12852

propagand¹o

propagand1o. Klopodado por disvastigi ideon: propagando por E.; libreto difinita speciale por la propagando de nia afero Z; propaganda verko, parolado. akcelo, reklamo, puŝado.
propagandi (tr) Fari propagandon por: propagandi E-on. konverti, semi, varbi, vastigi.
propagandilo. Rimedo por propagandi.
propagandisto. Homo, kiu konstante sin okupas pri propagando. pioniro, apostolo, prozelitismo.