PIV 2026 · Artikolo 12924

prozelito

Litero P

prozelito aliĝinto al religio, sekto, movado k.s.: varbi prozelitojn por akiri prozelitojn, la societo faras, kion ĝi povas FK prozelito de la pordo pagano konvertita al judismo, sed ne submetita al cirkumcido
prozelitismo fervoro por konverti, varbi.