PIV 2026 · Artikolo 12923

prozo

Litero P

Derivaĵoj en la artikolo 3
  1. proza
  2. prozaĵ/o
  3. prozist/o
prozo ordinara parolo ne aranĝita laŭ versmezuro: filozofii iafoje per prozo, kaj alian fojon eĉ versetoj elsaltas Z poemoj en prozo ne observante la versformon, sed verkita en poezia tono
proza
1 rilata al prozo: proza verkisto proza stilo B
2 ne prezentanta poeziecon, noblecon aŭ idealajn trajtojn: kredi, ke en nia proza tempo iom da poezio ankoraŭ povus ekzisti FK laborenspezo! kia proza, triviala, pure tera vorto ĝi estas! Z havi prozajn gustojn ➞ banala, plata, triviala.
prozaĵo peco 5 verkita en prozo.
prozisto verkisto en prozo: arta prozisto