PIV 2026 · Artikolo 1013
apostolo
apostolo
1 KRIS ĉiu el la disĉiploj de Jesuo, kiuj migris por disvastigi lian evangelion: Paŭlo, apostolo (ne de homoj, nek per homo, sed per Jesuo Kristo) ĉar mi opinias, ke mi neniel malsuperas la plej eminentajn apostolojn NT
2 (figurasence) fervora sindona propagandisto: apostolo de nia afero Z Zamenhof estis vera apostolo de la homamo ➞ misiisto, pioniro.
apostoleco rango kaj funkcio de apostolo: por ŝi instruado estis apostoleco