PIV · 10448
★misi/o
★misi/o
1 Grava komisio, oficiale donita de registaro al unu aŭ pluraj personoj, fari eksterlande traktadojn, observojn ktp: diplomatia, scienca, kultura misio.
2 Komisio, donita de religia komunumo al unu aŭ pluraj el siaj membroj, disvastigi sian religion inter la ne- aŭ ali-kredantojn: budhana misio en Ĉinio, en Tibeto; kristanaj misioj en Japanio, en Afriko; eksterlanda, interna misio.
3 Tiu aro da personoj, tiele komisiitaj: sendi mision eksterlanden; la misio estis buĉita de la sovaĝuloj.
misia. Rilata al misio: misia prediko; misiaj elspezoj.
misiejo. Organizo k establo de misiistoj: la jezuitaj misiejoj en Paragvajo.
misiisto. Ekleziulo, sendita eksterlanden prediki sian religion.
misiulo. Membro de misio 1.