← Reen al P

PIV · 12851

propag/i

propag/i (tr)
Disvastigi (ekz. lumon aŭ sonon) tra medio.
Disvastigi per multobliĝo: propagi mikrobojn, epidemion; propagantaj agantoj.
propago, propagado. Ago de iu, io propaganta: indico, koeficiento de propagado.
propagaĵo 💻 Komputila programo, kiun ĉiu rajtas kopii k disdoni, sed kies uzado estas iel limigita, jure aŭ teknike, ĝis uzanto registras sin k pagas. komercaĵo, publikaĵo.
propagero Ĉiu nesekse produktata, malgranda, disvastiĝema parto de organismo, kapabla evolui al kompleta individuo: 🍁 propageroj de algoj, fungoj, briofitoj. bulbilo, bulbero.
propagiĝi. Sin propagi: epidemio, kiu propagiĝas de lando al lando.
propagiĝo. Sinpropagado: propagiĝo de sismaj skuoj tra la terkrusto; propagiĝo de ĉeloj tra organismo; propagiĝo de elektromagnetaj ondoj tra la etero.
propagilo Grando, kiu priskribas la evoluon de iu partiklo dum certa tempo sen interagoj kun aliaj partikloj.