PIV · 12995
★publik/o
★publik/o. Ĉiuj homoj, kiuj ne apartenas al difinita instanco, sekve:
1 Ĉiuj, escepte de aŭtoritatuloj, organizantoj, fakuloj ks: enirejo por la publiko; avizo al la publiko; mi scias, kia sorto atendas kuraciston, kiu dependas de la publiko Z; mi senigas min nun je ĉiaj personaj privilegioj, k fordonas ilin tute al la publiko Z.
2 Ĉiuj, kiuj ĉeestas spektaklon aŭ kunvenis por aŭskulti: la tuta publiko aplaŭdis la aktorojn; dramoj, al kiuj la publiko kuradis Z; la balon partoprenis la plej eleganta publiko.
3 Ĉiuj, al kiuj estas destinita libro, gazeto ks: elirante ankoraŭ unu fojon antaŭ la estimata publiko […] Z; mi sentas la devon, antaŭ ĉio danki la legantan publikon Z; la plej nova propono al la publiko Z; la libro celas tre malvastan publikon de specialistoj.
★publika
1 Koncernanta ĉiujn homojn, ĝenerale en la kadro de regno: la publika intereso; mono publika estu fortika Z; E. povus servi kiel paciga lingvo de publikaj institucioj en tiuj landoj, kie diversaj nacioj batalas inter si pro la lingvo Z; publika akuzisto; la publikaj servoj (akvo, gaso, elektro, fervojo ks, kiam ili apartenas ne al kapitalistoj, sed al la tuta loĝantaro); la publikaj aferoj B; publika malamiko. ☞ ŝtata, regna.
2 Malfermita al ĉiuj sendiference: publika vojo, banejo, biblioteko; publika parolo Z, kunveno Z; publikaj debatoj; prezenti lingvon por la publika uzado Z; proponi sian lingvon al la publika kritiko Z. ☞ vulgara.
3 Tia, ke ĉiuj povas ĝin koni: ju laboro pli publika, des pli granda la kritiko Z; kiso publika estas kiso malamika Z; publika danko al Michaux Z; la tuta publika historio de la lingvo, t.e. de kiam ni malkaŝe eliris kun ĝi Z; tio estas publika sekreto! Z. ☞ privata.
publike. Antaŭ publiko, aŭ turnante sin al la publiko: la lingvo E. aperis publike en la fino de la jaro 1887 Z; tion ĉi mi diris publike, k ĉiu povas tion ĉi legi k scii Z; mi ne deziras, ke ĉiu serio da novaj vortoj estu rigardata kiel publike sankciita de mi Z; mi decidis respondi vian «Malfermitan Leteron» ne private, sed publike Z.
publikaĵo
1 Dokumento, ĝenerale presita (libro, revuo ks), destinita al publiko.
publikeco. Eco de io publika: la publikeco de la debatoj de parlamento, de proceso.
publikigi
1 Konigi al la publiko per oficiala anonco: publikigi dekreton, leĝon, la rezulton de la balotado; publikigi edziĝanoncon.
2 Aperigi sub presa formo, kiun la publiko povas libere aĉeti: miajn personajn librojn (ne gazetajn artikolojn…) mi promesis publikigi ĉiam per la firmo H. Z; broŝuro, kiun mi publikigis en lingvo rusa […] Z; mi dum tre longa tempo havis la intencon aŭ tute ne publikigi mian kredon, aŭ publikigi ĝin anonime Z; ĉar certa nombro de miaj Respondoj jam estas publikigita […] Z; la ĝis nun ankoraŭ nepublikigitan parton de la «Proverbaro» mi publikigas nun en «La Revuo» Z; mi ĝin publikigos en tia formo, kian vi deziros Z. ☞ eldoni, publici, presi.
publikigo. Ago de tiu, kiu publikigas: mi nur bedaŭras, ke s-ro M. tro multe prokrastis la publikigon de mia projekto Z; tuj post la publikigo de mia broŝuro […] Z.
publikulino Z. Amoristino.
publikutila (pp entrepreno) Provizanta la necesajn servojn al urbo, provinco ks (elektro, trinkakvo, fervojoj ktp).
malpublike. Sen ĉeesto de publiko: juĝi seksan krimon malpublike.