PIV · 12765
★privat/a
★privat/a
1 Plenumanta nenian oficialan rolon: alveturis oficisto kun la ordono revizi la tutan gubernion […], kvankam li prezentas sin kiel privatan personon Z; Sullo, rezigninte pri la diktatoreco, fariĝis privata homo; privata (ne ŝtata) oficisto, instruisto; privata sendito de la Usona Prezidanto; (analoge) privata kaso de suvereno; privataj lernejoj, institucioj; miaj Respondoj devas esti rigardataj kiel opinioj k konsiloj absolute privataj Z.
2 Rezervita al difinitaj personoj, ne publika: privata kunsido de la Akademio; privata enirejo; privata prezentado de filmo; tion mi eksciis per privata kanalo.
3 Koncernanta nur unu personon k ne la aliajn: privata loĝejo B; tiu kontrakto estas mia afero pure privata k privatpersona Z; tio ĉi estas privata afero de la redaktejo Z; vivon privatan kaŝu la muroj Z.
private. En privata maniero: mia projekto prezentas ja ne ian private faritan decidon Z; (sciigojn) mi donas al vi ne kiel publikigotan leteron, sed nur private Z; mi neniam prezentos mian ideon (pri hilelismo) publike, antaŭ ol ĝi private estos tute mature elprovita Z; private mi povas diri al vi, ke […] Z.
privateco. Eco de io privata: malrespekti la privatecon de ies vivo.
privatulo. Homo sen oficiala funkcio aŭ rolo.