PIV · 12766
★privilegi/o
★privilegi/o. Aparta rajto aŭ favoro, koncesiita al iu ekster la komuna rajto: la privilegioj de la klerikaro, nobelaro; la aŭtoro (de E.) ne havas jam la privilegion fari ŝanĝojn laŭ sia opinio Z; neniu havas super tiu ĉi lingvo ian personan privilegion Z; domo, en kiu ankaŭ la virina linio nobeligas, k kiu, dank’ al tiu bela privilegio, faros viajn infanojn nobeloj Z; (f) la privilegioj, kiujn havas la edzoj, estas teruraj por amanto, kiu vere amas Z. ☞ monopolo, prerogativo.
privilegia. Rilata al privilegio: privilegia rajto; privilegiaj akcioj.
privilegii (tr) Doni privilegion al iu: tiu gento, kiun vi privilegios, […] per teroro silentigos la aliajn Z; ĝis kiam vi juĝos maljuste k privilegios la malvirtulojn? X; kiam malaperos la privilegiiteco de tiu aŭ alia religio Z.
privilegiulo. Tiu, kiu ĝuas privilegion: la privilegiuloj de la riĉeco.