← Reen al M

PIV · 10575

monopol¹o

monopol1o
Privilegio, donanta al persono, kompanio aŭ ŝtato ekskluzivan rajton fabriki aŭ vendi ian komercaĵon aŭ plenumi ian servon: ŝtata monopolo pri pulvoj; havi monopolon super la merkato. akaparo, kartelo, koncesio, trusto.
(f) Eksluziva posedo: batali pri la monopolo ekspluati la popolon B; vi ne havas la monopolon de kuraĝo.
monopoligi. Redukti al monopolo: la Franca ŝtato monopoligis la tabak-industrion; trusto, kiu monopoligas la petrol-vendadon; (f) spiri liberan, de neniu monopoligitan aeron Z.