PIV · 8211
koncesi⁶o
koncesi6o
1 ⚖ £ Rajto donita de ŝtato aŭ alia instanco pri ekspluatado de teritorio, komerco aŭ alia ekonomia agado: doni koncesion je fervojoj B; koncesio pri la negoco de armiloj; 99-jara koncesio. ☞ licenco, monopolo, patento.
2 ✉ Rajto donita de unu entrepreno al alia pri vendado de varoj en difinita teritorio: havi ekskluzivan koncesion pri vendado de nova produkto.
koncesii (tr) Oficiale cedi al iu la ekspluatadon de profitofonto: koncesii minejon en kolonio, la komunikiĝajn rimedojn en urbo; koncesiita drinkejo Z.