PIV · 9350
licenc⁸o
licenc8o
1 ⚖ Permeso, donita de registaro plenumi difinitan socian agadon (presi, instrui, prediki, vendi difinitan varon ktp): licenco pri tabak- aŭ alkohol-vendado, pri eksportado de armiloj; radioamatora licenco (sendpermeso). ☞ koncesio.
2 ✉ Permeso ekspluati patenton, produkti difinitajn varojn aŭ plenumi alian agadon, pri kiu la licencdonanto posedas ekskluzivajn rajtojn: licenco pri uzado de registrita varnomo. ☞ patento.
licenci (tr) Permesi per licenco: nelicencita vendado.