PIV 2026 · Artikolo 7518

kartelo

Litero K

kartelo
1 EKON interkonsento de produktantoj por forigi liberan konkuradon kaj influi prezojn favore al siaj interesoj per komuna reguligo de produktado kaj vendado: Meksiko ne aŭdacas alfronti la kartelojn MD ➞ korporacio, trusto.
2 POLI interkonsento de profesiaj aŭ sindikataj grupoj por komuna agado dum relative longa tempo.
3 HIST skriba invito al duelo.
karteligi fari kartelon el ĉiuj produktantoj de iu industrifako.
malkarteligo malpermeso de kartelo en unu lando aŭ industrifako.