PIV 2026 · Artikolo 12767

prizono

Litero P

Derivaĵoj en la artikolo 3
  1. prizona
  2. prizonul/o
  3. enprizonig/i
prizono JURO konstruaĵo, en kiu oni tenas personojn kondamnitajn al malliberiga puno aŭ atendantajn sian juĝon. ➞ arestejo, karcero, koncentrejo, malliberejo.
prizona rilata al prizono(j): prizona puno prizona reĝimo prizona organizado prizona sistemo
prizonulo malliberulo en prizono: iuj el prizonuloj de GULAG foje estis bonŝancaj sukcese fuĝi al la Okcidentaj landoj OE tridek mil prizonuloj lanĉis ribelon en dudek naŭ prizonoj de San-Paŭlo kaj dek naŭ aliaj urboj MD
enprizonigi meti iun en prizonon.