PIV · 8134
★komerc/i
★komerc/i (ntr) Profesie interŝanĝi varojn, produktaĵojn, celante monprofiton: kiu volas komerci, tiu saĝon bezonas Z; ili komercis kun vi per belegaj ŝtofoj X; komerci per ĉifonaĵoj Z; (f) Anglujo komercas kun la tuta mondo. ☞ brokanti, eksporti, importi, negoci, ŝakri.
komerco. Profesia klopodo por la interŝanĝo de varoj: pogranda, pomalgranda komerco; ne ekzistas en komerco amikeco nek ŝerco Z; la komerco troviĝis tiam en la manoj de […] Z; banko por komerco k industrio; ataŝeo pri komerco; centro de komerco.
komerca. Rilata al komerco: komerca kodo, entrepreno, letero, kvartalo; komerca centro (➞ bazaro); la komerca valoro de objekto; komerca ĉambro (komitato de komercistoj, elektita por studi la komercajn interesojn).
komercaĉi. Malhoneste komerci.
★komercaĵo
1 Varo.
2 💻 Komerce vendata komputila programo, kontraste al publikaĵo aŭ propagaĵo.
komercejo. Loko, kie oni komercas: el Togarma oni alportadis al via komercejo ĉevalojn k mulojn X. ☞ foiro, merkato.
★komercisto. Tiu, kiu profesie komercadas: malsaĝulo venas, komercisto festenas Z; komercisto estas ĉasisto Z; mi faris kompanion kun ia komercisto Z; la malbenita fikomercisto Abdulin! Z; mi estas grandkomercisto Z (pogranda).
komercistaro. Tuto de la komercistoj en urbo, regiono, lando.
forkomerci (tr) Provi vendi ne tre valorajn objektojn: forkomerci velkajn varojn; eble el la vestoj ion forkomerci? Z. ☞ likvidi.
brutkomercisto Z. Tiu, kiu komercas pri brutoj.
liberkomercismo. Ekonomia doktrino, laŭ kiu la importojn devas malhelpi nenia politika limigo aŭ doganimposto. ☞ protektismo.