PIV · 14381
★sklav/o
★sklav/o
1 Homo sen personaj aŭ civilaj rajtoj, apartenanta kiel objekto al alia homo, kiu lin aĉetis aŭ kaptis en milito: ne deziru la domon de via proksimulo, nek lian kampon, nek lian sklavon, nek lian sklavinon, nek lian bovon X; lia sinjoro starigu lin apud la pordo k trapiku lian orelon per aleno, k li estu lia sklavo por ĉiam X; li, Friga sklavo K (Ezopo); sub tero sklavo k sinjoro ne diferencas per valoro Z. ☞ servutulo. ➞ sklavoŝipo.
2 Homo devige aŭ senreziste obeanta la volon de alia, aŭ plene regata de io: tia reciproka rilato (kontrakto), ĉe kiu unu flanko estas plena sklavo k la dua estas tute libera, estas granda maljustaĵo Z; kiu prunteprenas, tiu estas sklavo de la pruntedoninto Z; (f) sklavo de sia pasio B, de sia vorto.
sklava. Rilata al sklavo: la sklava laborado; fali en sklavan staton; ĉi tie Toas tenas min en katenoj sanktaj, tamen sklavaj Z; (f) sklava edzo B (vivanta kiel sklavo).
sklave
1 Kiel sklavo: plej granda parto de la antikva ekonomio estis sklave plenumita.
2 (f) Humile, obeeme: sklave kopii modon.
sklavi. Esti sklavo aŭ kvazaŭ sklavo: kie sklav’ regadon havas, tie mastro baldaŭ sklavas Z.
sklaveco. Stato de sklavo: teni iun en sklaveco Z; alkonduki al sklaveco; liberiĝo el la Egipta sklaveco Z; abolo de la sklaveco en Usono.
sklavigi. Fari sklavo: Asirianoj sklavigis la loĝantaron de tutaj landoj; ĉar la Eŭropaj popoloj ekstermis la Amerikanojn, ili devis sklavigi la Afrikanojn, por kulturi tiom da grundo; (f) min persone la kontrakto sklavigas por la tuta vivo Z.
sklavino. Virino en sklaveco: Saraj diris al Abram: eniru do al mia sklavino, eble mi havos infanojn per ŝi X.
sklavismo. Socia sistemo, bazita sur sklaveco.
sklavisto. Vendisto aŭ gardisto de sklavoj.
ekssklavo. Libertino 1.