PIV · 14382
skler/a
skler/a
1 ⚕ (pp histo) Dikiĝinta k fibreca. ➞ skleroproteino.
2 🍁 a) (pp ĉelo) Havanta tre dikan muron tute ligneciĝintan: skleraj ĉeloj de piro, de la kerno (endokarpo) de persiko. b) (pp histo) Konsistanta el skleraj ĉeloj. ➞ sklerenkimo.
sklerozo ⚕ Malmoliĝo de organo aŭ histo pro plimultiĝo k plidensiĝo de kolagenaj fibroj de ĝia konektivo, kiu ofte impregniĝas ekz. per nesolveblaj kalciaj saloj. ☞ aterosklerozo.
kristalina sklerozo. Malmoliĝo de la kristalino, kiu komencas perdi sian travideblecon. ☞ katarakto.
multobla sklerozo = platsklerozo.
arteriosklerozo. Degenera malsano de arterioj, karakterizata de dikiĝo, rigidiĝo k eĉ ŝtopiĝo de precipe etaj arterioj.
platsklerozo. Afekcio de la nervaj centroj, karakterizata de skleraj platoj troviĝantaj surface de la cerebraj giroj k de la mjelo, kiuj laŭ siaj lokiĝoj estigas plej diversajn nervajn simptomojn: platsklerozo devenas el degenero de la mjelino.