PIV · 14096
★servut/o
★servut/o ♜ Laboro, kiun kamparano ŝuldas senpage al la senjoro aŭ al la ŝtato.
servuta. Rilata al servuto: servuta bieno; servuta ekspluatado; (f) servutaj manieroj B.
servuti (ntr) Fari servuton.
servuteco. Stato de kamparano, nehavanta la rajton transmigri sen la konsento de la senjoro el la bieno, kies ĉiama hereda farmanto li estas, k devanta plie senpage kulturi la senjoran bienon.
servutulo. Homo submetita al servuto: la servutuloj devis frotpurigi la ŝildojn Z. ☞ vasalo, sklavo.