← Reen al F

PIV · 4642

★foir/o

foir/o. Granda komerca kunveno, ofte kun distraĵoj, kiu okazas en fiksita periodo k loko por vendado de brutoj, agrikulturaĵoj, industriaĵoj ktp: la Paska foiro Z; la Liona, Lepsika foiro; en K. ĉiujare okazadis tre vizitata foiro Z; industria foiro (ekspozicio de produktoj, specimenoj ks, kie renkontiĝas produktistoj k gravaj aĉetistoj), universala foiro. bazaro, merkato.
foira. Rilata al foiro: foira tempo Z.
foirego. Tre grava foiro, kie la klientoj estas mem komercistoj, industriistoj ks.
foirejo. Loko, sur kiu okazas foiro: sur la Lepsika foirejo Z.
foiristo. Tiu, kiu havas budon en foiro.