PIV · 4643
★foj/o
★foj/o. Ĉiu el la okazoj, kiam io okazas: mi legis la artikolon du fojojn B; la koko kriis je la tria fojo Z; sep fojojn virtulo falos k tamen leviĝos X; dek fojojn mezuru, unu fojon detranĉu! Z; konstanta regulo estas mil fojojn pli bona; ĉiun fojon, kiam mortas bona infano, anĝelo malleviĝas sur la teron Z; tio estis la unua fojo, ke ŝi nomis ŝin sia filino Z; je la unua […], je la lasta fojo Z; la unuan fojon la gajeco de la infano faris preman impreson sur M. Z; atendu ĝis la venonta fojo!.
unu fojon
1 Foje: en la salono de sia domo sidis unu fojon Rabbi Abraham Z; unu fojon la reĝino veturis tra la lando Z. ☞ iam.
2 Unu solan fojon: la folioj, kiuj unu fojon defalis, neniam plu elkreskis denove Z; unu fojon ŝtelis pomon, k perdis por ĉiam honestan nomon Z; por ke ni povu unu fojon por ĉiam meti finon al la pereiga demando pri ŝanĝoj Z.
3 Unu fojon inter aliaj: ankoraŭ unu fojon! Z; mi estas devigata almenaŭ unu fojon publikigi eltiraĵon Z; enkonduki novajn tabeletojn da neologismoj mi konsilas ne pli ofte ol unu fojon en kvin jaroj Z.
per unu fojo
1 Farante nur unu provon, ne allasante alian: mi proponis reformojn, por fini la malagrablan demandon per unu fojo Z; volo ne povas fari, ke menso neinstruita penetru per unu fojo la misterojn de la scienco Z; fariĝi per unu fojo patro de ia infanaĉo Z (edziĝante al la patrino vidva).
2 Atingante du (aŭ plurajn) aferojn per unu sola provo: ŝi naskis du infanojn per unu fojo; prenantaj ne malpli ol 20 ekzemplerojn per unu fojo pagas […] Z.
lastan fojon
1 Je la lasta el ĉiuj eblaj fojoj: la lastan fojon mi vidas lin ĉe vi Z (neniam plu revidos lin).
2 Je la lasta el la jam okazintaj fojoj: la lastan fojon mi vidis lin ĉe vi (eble mi revidos lin ĉe vi aŭ ĉe aliaj personoj).
foje. En ia nedifinita tempo: foje la Faraono volis viziti […] B; foje en la arbaro li renkontis Artemis-pastrinojn K. Rim. Tiun adv-on kelkaj komence uzis en apostrofita formo: foj’ en la arbaron mi sole ekiris G; jen foj’ ne dormis mi FK.
ĉi-foje. Je tiu ĉi fojo.
ĉiufoje. Je ĉiu fojo, en ĉiu ripetita okazo: ĉiufoje, kiam la larmoj de la avino falas sur la floron, ĝia koloro fariĝas pli freŝa Z.
iafoje, iufoje, kelkfoje, kelkafoje, multfoje, plurfoje. En iaj difinitaj, en iuj sporadaj, en kelkaj difineblaj, en multaj, pluraj okazoj: iafoje oni devas okulon fermeti Z; mi mem ankaŭ de nun iafoje uzados la prefikson en tiu ĉi senco Z; oni ja devas iufoje ion toleri Z; iufoje vojo ŝajnas ĝusta al homo k tamen […] X; ili premis al si la manojn kelkafoje Z; la rabeno, ne kapabla paroli, kelkfoje movis sensone la lipojn k fine li ekkriis Z; Martan li vidis kelkfoje en sia domo Z; kiel vi kelkfoje skribis en viaj leteroj Z; li multfoje tralegis la leteron Z; Johano kisis lin multfoje Z; li estis plurfoje honore menciita.
refoje. Ankoraŭ unu fojon plie: dancu plu, denove k refoje! Z.
★unufoja, dufoja, trifoja. Okazanta unufoje, dufoje, trifoje ktp: li estas nur unufoja mensoginto Z; fini la malpacojn per unufoja reformo; dufoja manĝado en ĉiu tago; dufoja rikoltado en ĉiu jaro.
unufoje Z, dufoje Z, trifoje Z, dekfoje Z, milfoje Z ktp. En unu fojo, en du, tri ktp fojoj: ankoraŭ unufoje! Z; unufoje ŝtelinta restas ĉiam ŝtelisto Z; aŭdinte sian dufoje vokitan nomon Z; la sonĝo dufoje ripetiĝis al Faraono X; mi jam dufoje ripetis tion al vi!; trifoje stulta!; ĉu mi ne skribis al vi tion trifoje? X; vi ŝanĝis mian laborpagon dekfoje X. ☞ obl.
unuafoja, duafoja, triafoja ktp. Okazanta je la unua, dua, tria ktp fojo: neniu, kiu havus sukceson en la provo unuafoja […] Z; unuafoja prezentado.
unuafoje, duafoje, triafoje ktp. Je la unua, dua, tria ktp fojo: unuafoje aktori; elirinte unuafoje en nekonatan mondon […] Z; la malfeliĉo ne bezonas veni duafoje X; Johano triafoje subakvigis la birdon Z.
fojfoje, foje-foje. En kelkaj, sporadaj okazoj: foje-foje revenas la malnovaj revoj.