PIV 2026 · Artikolo 6333
★iam
★ iam
1 en iu tempo: morti iam vi ja devas Z se vi min iam portis en la koro, vivu Z el ĉiuj, kiuj iam min ĉirkaŭis, vi estas la plej brava Z iam kaj iam iam kaj tiam de tempo al tempo
2 en iu pasinta tempo konata sed ne precizigita de la parolanto: estis iam reĝido, kiu Z iam ni estis amikoj, sed lia konduto fremdigis lin al mi
3 en iu estonta tempo: kio vivas, necese devas iam morti Z mi ne povas esperi, ke li iam sukcesos atingu min morto, Se iam eĉ la ombro de sopiro Min povos tiri al alia viro Z iam poste, kiam nia afero staros jam tute forte, formiĝos kompetenta akademio Z iam mi faros ĝin, sed mi ne scias kiam
1 Kiam en la propozicio estas jam ia nea vorto, oni uzas iam, laŭ la 12a regulo de la Fundamenta Gramatiko, sed evidente la kombino de tiu nea vorto kun iam donas la signifon de neniam: li al neniu helpis iam li neniam helpis al iu ajn neniu iam ion aŭdis pri la najtingalo Z li ĵuris ekbruligi por li funebran torĉon, kian ankoraŭ neniu reĝo iam havis Z
iama iam ekzistinta: iama oficiro eksoficiro iamaj bestoj, de longe malaperintaj ➞ eksa.
iamo iu pasinta aŭ estonta tempo: ni trinku en konkordo pro La iamo longe for! RRs