PIV 2020 · 877
★antaŭ
★antaŭ.
I - Prep. montranta:
1 Lokon pli proksiman rilate al tiu, kiu rigardas, aŭ lokon, al kiu frontas la ĉefa flanko de la objekto: antaŭ la domo staras arbo; oni metis antaŭ mi glason Z; iru antaŭ mi, jen mi venas post vi Z; li montris rekten antaŭ si; subite li ekvidis la abismon antaŭ siaj piedoj; antaŭ ni sin etendis la senlima maro; balai antaŭ sia pordo Z; li staris tuj antaŭ mi; (kun almovo) la militistoj venis antaŭ la urbon Z; sin ĵeti antaŭ ies piedojn Z; Lot eliris al ili antaŭ la sojlon k la pordon li ŝlosis post si X.
2 Lokon rigardatan de iu (sub la okuloj de, en la ĉeesto de): paroli antaŭ la publiko; klini sian nukon antaŭ iu Z; (f) cedi, humiliĝi, tremi, timi antaŭ iu; mi ne intencas ion kaŝi antaŭ vi Z; malkovri sian koron antaŭ iu; (kun movo) mi petos la permeson veni antaŭ viajn okulojn Z; ĵeti perlojn antaŭ la porkojn Z; k Satano foriris de antaŭ la Eternulo X. Rim. 1 «Oni povas sen eraro uzi la nominativon, se la senco de direkto koncernas ne la subst-on aŭ la pron-on, sed ian alian vorton, kiun ni subkomprenas; ekz. oni povas tute bone diri «oni metis antaŭ mi manĝilaron» Z (sk. sur la tablon).
3 Tempon pli fruan ol alia (pli baldaŭ ol): ne laŭdu la tagon antaŭ vespero Z; la kunveno finiĝis antaŭ la deka; fiereco venas antaŭ la falo Z; atendu min, se vi alvenos antaŭ mi; tion oni devas pagi antaŭ la fino de la monato; li forveturis antaŭ tri tagoj (tri tagojn antaŭ hodiaŭ); mi atendas de vi respondon de antaŭ unu monato!; antaŭ nelonge. ☞ de, ĝis, por.
4 Rangon pli altan ol alia: mi ŝatas vin antaŭ li; la pliboneco de E. antaŭ Volapük estas ekster dubo Z; antaŭ ĉio mi devas peti vian pardonon Z; rangigi la ekonomikon antaŭ la politiko; via sano venas antaŭ la ceteraj taskoj. ☞ super. Rim. 2 Por eviti konfuzon inter la tempa k la loka sencoj de antaŭ, oni povas uzi la pli precizajn formojn iam antaŭ aŭ pli frue ol pri tempo, k ie antaŭ pri loko; en la tempa senco oni povas ankaŭ uzi antaŭ ol, sk-ante la verbon: vi cedos antaŭ ol mi; cetere antaŭ kun akuz. povas havi nur lokan sencon.
II - Parto de kunmetita subjunkcio
antaŭ ol, signifanta «antaŭ la tempo, kiam»: antaŭ ol ĝi tion konsciis, ĝi troviĝis en granda ĝardeno Z; mi rapidas respondi la demandon, antaŭ ol mi alpaŝas al la publikigado Z; li disbatos vin, antaŭ ol vi havos la tempon petegi lin pri indulgo Z; ne vidigu vin al la viro, antaŭ ol li finos manĝi k trinki X. Rim. 3 Kiel videblas en la lasta ekzemplo, Z. uzadis la os-formon por esprimi la perfektan futuron (estos ‑inta); oni neniam en tia okazo uzu la is-formon. Rim. 4 Kiam la subjektoj de la du prop-oj estas identaj, oni povas ankaŭ uzi la inf-on: li salutis antaŭ ol foriri; vi devas zorge esplori la aferon, antaŭ ol suspekti iun.
III - Memstare uzata morfemo, esprimanta ĝenerale pliproksimecon en la spaco aŭ tempo.
★antaŭa
1 Troviĝanta en loko antaŭ aliaj aferoj: la antaŭa parto de domo, de ŝipo; la antaŭaj kruroj de ĉevalo, radoj de aŭto.
2 Pli frua: la antaŭa semajno estis pli belvetera ol la nuna.
3 Λ (pp parolsono) Prononcata per levo de la langomezo direkte al la osta palato: e, i estas antaŭaj vokaloj.
★antaŭe
1 En antaŭa loko: danĝera estas bovo antaŭe, ĉevalo malantaŭe, k malsaĝulo de ĉiuj flankoj Z; silabadi de antaŭe k de poste Z; kiel senpezaj nubetoj antaŭe de la suno, tiel flugas […]. ☞ fronte.
2 Pli frue: antaŭe intencu k poste komencu! Z; antaŭe kion vi devas, poste kion vi volas Z; unu tagon antaŭe Z; ne ligante sin antaŭe per ia promeso Z; li donis al ili grandan sumon da mono antaŭe, por ke ili komencu sian laboron Z; Faraono redonos al vi vian oficon, k vi donos la pokalon en lian manon laŭ la maniero de antaŭe X; vi kuraĝas ankoraŭ agi tiamaniere post la historio de antaŭe! Z; leĝo valoras por poste, sed ne por antaŭe Z. ☞ antaŭtempe, anticipe.
antaŭen. Celante plue al pli antaŭa loko: la aliaj trotis antaŭen Z; ni velas antaŭen kun kredo; ĉu la hormontra ombro iru antaŭen je dek gradoj? X; antaŭen por la dekmiliona subskribo!.
antaŭo, antaŭaĵo
1 Loke antaŭa parto, plej proksima al la rigardanto: ŝi iris sur la antaŭon de la ŝipo; la antaŭaĵo de via aŭto estas tute difektita.
2 Io, kio okazis jam antaŭe. ☞ antecedento, precedenco.
antaŭeco. Stato de iu aŭ io, estanta loke aŭ tempe antaŭ alia: la antaŭeco de la eltrovo apartenas al s-ro X. ☞ prioritato.
antaŭenigi. Fari, ke io iru pluen: tiu oficiala aprobo multe antaŭenigis nian aferon en ĉi tiu lando. ☞ akceli, favori.
antaŭiĝi. Veni en pli antaŭan lokon aŭ pli frue: la fratoj rajdis pluen k antaŭiĝis al li je granda distanco Z; li antaŭiĝis tiun je tuta horo Z.
malantaŭ. Prep. signifanta: «en loko pli malproksima de la rigardanto, aŭ en loko, al kiu estas direktita la dorso, la malĉefa flanko de objekto»: malantaŭ barilo kuraĝo estas facila Z; malantaŭ si li aŭdis krion; la kato saltis el malantaŭ la muro; voĉoj malantaŭ la scenejo Z; li alvenis senbrue malantaŭ mi. ☞ post.
malantaŭa
1 Troviĝanta malantaŭ iu aŭ io: la malantaŭaj radoj; vi vidos Mian malantaŭan flankon, sed Mia vizaĝo ne estos videbla X.
2 Λ (pp parolsono) Prononcata per levo de la langodorso direkte al la palata velo: o, u estas malantaŭaj vokaloj.
malantaŭe. En malantaŭa loko aŭ pozicio: malantaŭe mizero, antaŭe malespero Z; Dio gardos vin malantaŭe X; malantaŭe de la preĝejo estis tombejo; (kun movo) li cedis malantaŭen je kelkaj paŝoj; la urbestro, kun kapo klinita malantaŭen Z; ataki iun de malantaŭe Z. ☞ poste, dorse.
malantaŭo, malantaŭaĵo. Loke malantaŭa parto: la malantaŭo de la dekoracio; malantaŭaĵo de kariolo.
dorsantaŭa. Tia, ke en tiu pozicio oni turnas la dorson al la irdirekto: veturadon sur la dorsantaŭa loko ĝi ne povis traelporti Z.
kurantaŭiĝi. Veni, kurante antaŭen: la policisto kurantaŭiĝis el la pelanta amaso Z; Aĥimaac […] kurantaŭiĝis antaŭ la Etiopon X; la testudo kurantaŭiĝis pli ol je unu leporo Z (leporlongo).
IV - Pref., esprimanta la saman ideon:
1 en la spaco: antaŭbrako, antaŭĉambro, antaŭmasto, antaŭtuko, antaŭurbo; antaŭiri; li lasis antaŭeniri Ĥlestakovon Z; antaŭrajdantoj Z.
2 en la tempo: antaŭdiri, antaŭjuĝo, antaŭpagi, antaŭsigno, antaŭvidi, antaŭzorgi ktp.