PIV · 11159
★-obl/
★-obl/.
I - Suf. signifanta, ke la priparolata objekto enhavas ĝuste iun kvanton tiomfoje, kiom montras la rad., k servanta por formi:
1 adj-ojn: duobla sumo da mono Z; dekobla profito. Rim. 1 obl povas akiri la najbaran sencon «konsistanta el tiom da partoj, kiom montras la rad.»: triobla kiraso X; milobla semo Z;
2 adv-ojn: certe kiel duoble du kvar Z; ili kolektis duoble da pano X; duoble pli ol ĉio, kion li havis antaŭe X; trioble pli malrapide Z; por la ŝafeto li repagu kvaroble X; li trovis ilin dekoble pli saĝaj ol ĉiuj astrologoj X; la Eternulo multigu sian popolon centoble X. Rim. 2 obl povas almetiĝi ankaŭ al morfemoj, esprimantaj neprecizan kvanton: mia laboro valoras kelkoble pli, ol kiom vi donas al mi por ĝi Z; la posedo de la Biblio estus por nia literaturo pli grava akiro, ol la posedo de multoble pli granda kvanto da aliaj verkoj Z.
3 subst-ojn: dudek estas la kvaroblo de kvin;
4 verbojn per pluformado: triobligi sian ludmonon; interfrapu la manojn, ĉar la glavo duobliĝos, eĉ triobliĝos X.
II - Samsignifa memstare uzata morfemo:
oblo. ∆ (pp nombro) Produto de la donita nombro per alia nombro: la plej malgranda komuna oblo.
obligi ∆ Multipliki.
obleco ∆ (pp nulejo) La maksimuma nombro m kun la eco, ke ĉiuj derivaĵoj ƒ, ƒ ′, f ″,…, f (m − 1) nulas ĉe la punkto: la funkcio (x −1) 2 / x posedas ĉe 1 nulejon kun la obleco 2, k ĉe 0 poluson kun la obleco 1. ☞ multa.