PIV 2026 · Artikolo 11160
★oblato
Litero O★ Fundamenta
★ oblat/o 1 maldika disketo el nefermentigita
panpasto, uzata por surglui paperon aŭ por fari
hostion.
➞ maco.
2 FARM kapsulo 3 formita el du
oblatoj kunpremitaj ĉe la rando, kaj entenanta pulvoran medikamenton.
kukoblato KUIR speco de tre maldika kukaĵo bakita inter du feraĵoj kaj funele volvita.