← Reen al B

PIV 2020 · 1750

★bazar/o

bazar/o
Loko, kovrita aŭ ne, kie estas multaj diversaj vendobudoj aŭ vendotabloj: la bazaro estas tenata ĉiun merkredon; en la bazaro ĉe mi la viando ĉiam estas bona Z; bazaro de malnovaĵoj Z; placo de l’ bazaro; Knut staris sur la bazaro kun la tornistro sur la dorso Z; fiŝbazaro, legombazaro; bazarkorbo Z.
Komerca kunveno de vendantoj k aĉetantoj, tenata en tia loko. ĉiovendejo, foiro.
bazaristo. Komercisto, kiu vendadas en bazaro.
bazarulo. Migra vendisto, kiu vendas ion ajn, uzante artifikan deklamadon. demonstristo.
bazarurbeto. Urbeto sufiĉe granda, por ke tie okazu regula bazaro.
superbazaro. Grandsurfaca butikego, provizita per oportuna aŭtoparkado, k praktikanta raciigitan vendometodon, precipe memservadon, por ĉiuj varoj de kuranta uzado.
pulbazaro. Granda bazaro, kie estas aĉeteblaj plej diversaj brokantaĵoj.