PIV 2020 · 8451
★korb/o
★korb/o. Portebla ujo el kunplektitaj salikvergetoj, bastorubandoj, pajlaj aŭ junkaj trunketoj, metalfadenoj ks, por enteni diversajn objektojn: korbo por pano, fiŝoj; mi vidis korbon kun maturaj fruktoj X; por tro laŭdataj fragoj ne iru kun granda korbo Z; pano estas alportita, korbo estu forĵetita Z (ni ne plu bezonas tiun, kiu jam faris al ni servon).
korbaĵo. Faritaĵo el interplektitaj vergoj: vendisto de korbaĵoj.
korbeto. Malgranda korbo: korbeto plena de floroj Z; korbeto por kudrilaro.
abelkorbo. Malnovforma abelujo.
bazarkorbo Z. Korbo kun anso, kiun oni uzas por aĉeti en bazaro.
brustokorbo ❤ brustokaĝo.
dekantkorbo 🍴 Korbsimila ujo, metala aŭ ligna, en kiu la vinbotelo kuŝas preskaŭ horizontale por eviti movi la sedimenton.
dorsokorbo. Korbo, portata sur la dorso, ekz. de berkolektistoj.
litkorbo. Malpeza altranda lito por transporti bebon.
manĝaĵkorbo. Korbo, en kiu oni kunportas sian manĝon: malriĉeco sidis en la manĝaĵkorbo Z.
paperkorbo. Korbo por la forĵetotaj paperoj.
rulkorbo. Kvarrada ujo, uzata por transporti aĉetitajn varojn en memserva magazeno.
suĉkorbo. Korboforma skatolo, fiksita kiel filtrilo ĉe la fino de tubo.
terkorbo. Gabio.
ventumkorbo. Preskaŭ plata korbo, per kiu oni ventumas la grenon.