PIV · 14
★abel/o
★ (Fundamenta radiko aŭ vorto)/ (apartigas la kapradikon disde ĝia finaĵo)
♉ (Zoologio) (genro) (Apis) de insektoj el la ordo de himenopteroj, kiuj produktas mielon kaj vakson: abelo zumas; kiu havas abelojn, havas mielon” (ofico ebligas profitojn); ili pelis vin tiel, kiel faras la abeloj», virabelo, abelino, abelureĝino. ☞ (rilata vorto el la sama semantika kampo) burdo, formiko, vespo, svarmo, esameno. → abelbredado. abela 1 Rilata al abelo(j): abela pikilo; abela senso de orientiĝo; abela (ne artefarita) mielo. 2 (figurasence)] Komparebla al tiu de abeloj: abela diligenteco; abelaj (tre etaj) klopodoj“. abelejo. Loko, kie bredisto aranĝis abelujojn. abelisto. abelbredisto. abelujo. Dometo, destinita por loĝigi abelojn: en abelujon ne blovu“ (ne incitu koleremulon). abelkesto. Moderna formo de abelujo kun vertikale moveblaj kadroj.