PIV 2026 · Artikolo 16562
★vespo
Derivaĵoj en la artikolo 11
★ vespo ZOOL
1 insekto kun flava kaj nigra korpo, mallarĝa konekto inter la torako kaj abdomeno; iuj kun venena pikilo; kelkaj specoj vivas en socioj. membro de iu el la grupoj de la subordo Apocrita krom la klado Anthophila (abeloj) kaj la familio Formicidae (formikoj) ➞ abelo, burdo, vespedo.
vespedoinsekto en tiu taksonomia familio, kies tipgenro estas vespo 2. membro de la familio Vespidae (vespedoj)
azia giganta vespo tre granda, vera vespo, kun oranĝa kapo, brunaj antenoj, la oranĝa mandiblo havas nigran denton uzatan por fosi; kun malhele bruna torakso, grizaj flugiloj; la abdomeno kun strioj alterne malhele bruna aŭ nigra kaj flave oranĝa; kun longa pikilo kun potenca veneno; indiĝena en moderaj kaj tropikaj orienta Azio, suda Azio, kontinenta sudorienta Azio kaj orienta Rusujo; ĝi vivas en malaltaj montoj kaj arbaroj. specio Vespa mandarinia ➞ vera vespo.
eŭrop1a vespo vespo kun tipaj nigraj kaj flavaj markoj, la laborantoj ankaŭ havas tri nigrajn punktetojn sur la vizaĝo; origine en Eŭropo, nord Afriko kaj modera Azio, sed tutmonde disvastiĝinta. specio Vespula germanica ➞ vespedo.
gajlovespo vespo, kiu kaŭzas gajlojn ĉe diversaj vaskulplantoj; kun rektaj antenoj; kun flugiloj tipe simple strukturitaj; la ino havas ovodemetilon elstarantan ĉe la postaĵo. membro de la familio Cynipidae ➞ cinipo.
kukolvespo parazita, solema vespo, kun brile metalaj koloroj, plej diversaj en dezertaj regionoj; parazitas la nestojn de alispecaj vespoj. membro de la familio Chrysididae
paperovespo sociema vespo, kiu arigas fibrojn el mortinta ligno kaj tigoj, kiujn ili miksas kun salivo kaj uzas por konstrui akvo-rezistajn nestojn per griza aŭ bruna papereca materialo.
parazitovespo vespo, kies larvoj parazitas en la larvoj de aliaj insektoj. membro de la superfamilio Ichneumonoidea
rabovespo vespo, kies larvoj sin nutras per akridoj kaptitaj kaj paralizitaj de piko fare de la ina plenkreskulo. genro Sphex Sin. sfego.
sociema vespo vespo kiu, kun multaj aliaj konstruas neston.
sol1ema vespo vespo, kies ĉiu femalo kapablas reprodukti, konstruas neston, en grundo aŭ en ligno, kaj demetas ovojn en ĝi, kolektas predon por lasi por la eventualaj larvoj.
vera vespo tipa vespo, sed granda, sociema; ĝenerale kun flava-nigra abdomeno, sed kelkaj specoj havas pli ekzotikan koloraspekton; kaptas malpli grandajn insektojn por manĝigi la larvojn. genro Vespa ➞ krabro.