PIV 2020 · 339
★akrid/o
★akrid/o
1 ♉ G. (Acrida) de saltantaj insektoj el la ordo de ortopteroj, subordo de keliferoj, kun longaj abdomeno k torako plilongigitaj de longa kapo, k kiuj ne muzikas.
2 👥 Saltanta insekto el la ordo de ortopteroj, subordo de keliferoj, kun mallongaj, dikaj antenoj, k ĝenerale kapabla muzikadi per frotado de la postaj kruroj sur la elitrojn: la akridoj ampleksas preskaŭ ĉiujn ĉizsaltulojn; venis akridoj k formanĝis la tutan herbon en ilia lando X; lia nutraĵo estis akridoj k sovaĝa mielo N. ☞ grilo, lokusto.
3 (evi) = herbsaltulo.
migra akrido. Akrido 2, kiu en varmaj landoj de tempo al tempo amase migras, detruante la vegetaĵaron k kultivojn: migraj akridoj apartenas al la g-oj lokusto k parencaj.
akridedoj ♉
1 Fam. (Acrididae) de keliferoj, ĝenerale kapablaj muzikadi per frotado de la postaj kruroj sur la elitrojn, al kiu apartenas i.a. akrido 1 k lokusto.
2 (ark.) = keliferoj.