PIV · 15052
svarm/o
svarm/o
1 Moviĝanta k interpuŝiĝanta, konstante renoviĝanta k ŝanĝiĝanta amaso: en la aero dancis sennombraj kuloj, svarmo apud svarmo Z; k ĉirkaŭ ŝi puŝis sin svarmo da virinoj Z; homa svarmo Z; la gaja svarmo da multaj diverskolore flagitaj ŝipoj Z; svarmo da glitveturiloj flugis en diversaj direktoj Z; alvenis tuta svarmo da cignoj Z; tien flugis la abelreĝino kun sia svarmo Z.
2 (f) Tre grandnombra amaso: oni ampleksas la sennombran svarmon de la steloj Z; nekompetenta pri tiu svarmo da ĉiutagaj detalaĵoj Z; svarmo da pensoj, da rememoroj.
svarm1i (ntr)
1 Grandamase interpuŝe movetiĝi k skuetiĝi ĉiuflanken: sur la vasta palaca korto svarmis junuloj en uniformoj de universitataj studentoj Z; la popolaj amasoj, svarmantaj sur la larĝaj trotuaroj Z; multege da infanoj svarmis sur la stratoj; sur la maro svarmis ŝipetoj B; rajdantaro svarmis en polva nebulo B; centoj da formikoj svarmadis tien k reen Z.
2 (f) Esti tre multnombra: svarmas gazetoj ĉiuspecaj Z; la malregulaĵoj svarmas en la naciaj lingvoj Z; en la ĉielo svarmis la steloj B; la rememoroj svarmas.
svarmado. Agado de iuj svarmantaj: sur la vojo estis svarmado de homoj k bestoj.
eksvarmi. Subite svarmi: elmontriĝis (el la fandita neĝo) verda placeto, kie tuj eksvarmis paseroj Z; (analoge) k eksvarmos la Rivero per ranoj X.
abelsvarmo. Grupo de abeloj, entenanta unu reĝinon k milojn da laborantinoj, kiuj forlasis troloĝatan abelujon. Sin. esameno.