← Reen al R

PIV · 13631

★rub/o

rub/o
Restaĵoj de ruinigita konstruaĵo: el la rubo de la (forbrulinta) domo elstaris nur kelke da nigraj traboj Z; la remparon (de la kastelo) oni povis ankoraŭ vidi, sed ĉirkaŭe estis rubo, nenio krom rubo Z; ĉu ili revivigos la ŝtonojn (de Jerusalem), kiuj fariĝis amaso da rubo? X.
Forĵetindaj rompitaĵoj el ŝtono, briko, gipso ks: musko k rubo, kiuj defalis de la tegmento Z; rubo de pluvronĝitaj statuoj; la masonistoj ĉiam restigas post si multe da rubo; ŝtopi per rubo la internon de murego. fatraso.
Amaso el teraĵoj aŭ ŝtonaĵoj, defalintaj de rokoj aŭ alportitaj de akvoj, kiu surkovras la originan grundon. Sin. falaĵo. regolito.
Forĵetindaĵoj: (f) tiuj ritoj k ceremonioj estas neesenca rubo; liberigi la vojon el la rubo de la superstiĉoj. koto.
Rubaĵo.
ruba. Rilata al rubo: ruba tavolo, konuso.
rubaĵo. Senvaloraj, neuzataj diversaspecaj restaĵoj: rubaĵdeponejo, rubaĵbruligado, rubaĵprilaborado.
rubejo. Loko, kie oni forĵetas rubon, rubaĵojn: multaj batalŝipoj, antaŭ nelonge konstruitaj, jam senvaloriĝis k estas taŭgaj por la rubejo.
rubujo. Ujo por rubaĵoj: pedalrubujo (kies kovrilo malfermeblas sen helpo de manoj).
ferrubo. Ne plu uzeblaj metalaj pecoj.
toksrubejo Rubejo, kie oni deponis leĝe aŭ kontraŭleĝe toksajn substancojn.