← Reen al K

PIV · 8560

★kot/o

kot/o
Tero, polvo, miksita kun akvo, sur strato, vojo ks: havi koton ĉe siaj ŝuoj; li piedpremu ĝin kiel koton sur la stratoj X; li kraĉis sur la teron k faris el la kraĉaĵo koton, k ŝmiris per la koto la okulojn de la blindulo N; trafi per la vizaĝo en koton Z (p; f: fiaski). argilo, mortero, ŝlimo, marĉo.
Tiu akvita polvo, rigardata kiel malpuraĵo k malpurigaĵo: kiu ludas kun koto, malpurigas la manojn Z (malnobla kunulo malnobligas); oni komparas min kun koto X; se mi lavus min per neĝa akvo, eĉ tiam Vi trempus min en koto X; el koto (plej mizera stato) li altigas senhavulon X; (f) la homo naskiĝas el koto, vadas kelkan tempon en koto, faras koton, fariĝas denove koto Z; mi antaŭvidas, kia amaso da koto nun estos ĵetata sur min Z; li falis en la koton de la plej malnoblaj pasioj; malpuraj animoj, kneditaj el koto. rubo, ŝaŭmo, forĵetaĵo.
Detrita, akvoriĉa sedimento, el eroj ĉ. 0,002−0,06 mm dikaj, responda al la tuto argilo k silto, devenanta el la diseriĝo de diversaspecaj koheraj petroj, plej ofte precipe konsistanta el kvarco.
kotopetro Sedimenta, kohera petro devenanta el koto 3.
kota
Havanta aŭ haviganta koton: kota vojo, parko; kota vetero Z; Novembra kota tago Z; sur la strato estis tre kote Z; kaldrono ridas pri poto, k mem estas kota Z.
Malpura, malnobla kiel koto: la kotaj atakoj kontraŭ la Centra Oficejo Z; kota koro; la kota rondo de la homa destino Z; fi al la abomeninda kotanimulo! Z.
koti (ntr) Esti malpuriga per koto aŭ io simila: kotas en la vojo; ne kotas (fekas) besto en sia nesto Z.
kotejo. Loko en vojo, kiu kaviĝis k pleniĝis per koto.
kotisto. Stratbalaisto.
enkotiĝi. Trafi en kotejon: enkotiĝinta kaleŝo.
senkotigi. Depreni, forskrapi la koton: senkotigi botojn.