← Reen al A

PIV · 1086

★argil/o

argil/o
Sedimenta aŭ rezidua petro tre etgrajna (0,004−0,002 mm), ofte sub formo de glueca, knedebla tero, konsistanta el aŭ precipe el argilaj mineraloj: brikoj el kruda, bakita argilo; kalcinita, potista, refraktara argilo; argildometo Z; malbelaj argilkotaj stratetoj Z.
La responda sedimento. Sin. argila sedimento. koto, silto, tero.
argila. Farita el argilo: argila poto k kaldron’ el kupro K; argilaj vazoj X, tegoloj, grundoj; argila sedimento (Sin. argilo 2).
argilaj mineraloj. Konsistigaj mineraloj de argiloj, folisiliciatoj, konsistantaj el tavolo de kvaredroj, tavolo de okedroj k eventuale ankaŭ el unu kroma tavolo de kvaredroj. kaolino.
argilaĵo. Objekto farita el argilo. fajenco, majoliko.
argilpetro, argilŝtono Koheriĝinta petro samkonsista kiel argilo.
bakargilo Terakota argilo.
fajrargilo Ŝamoto.
fulargilo. Argilo, servanta al fulado 2.
kalkargilo = marno.
potargilo. Speco de grasa argilo, speciale uzata por potoj ks: potargilaj tuboj.