← Reen al M

PIV · 9951

marn/o

marn/o Sedimenta petro ne aŭ ne tre kohera, precipe konsistanta el miksaĵo de kalcito k argilaj mineraloj: marno enhavas 35−65 % da argilaj mineraloj, argila marno 65−95 %, marna kalkpetro 5−35 %; dolomita marno (kun dolomito, sen aŭ kun kalcito), sabla marno.
marni (tr) Plibonigi grundon per marno.
marnado. Procedo de grund−plibonigo per marno.
marnopetro, marnoŝtono Koheriĝinta petro samkonsista kiel marno.