← Reen al D

PIV · 2958

demonstr/i

demonstr/i (tr)
Priskribi k klarigi, per specimenoj aŭ provoj, kun instrua celo: demonstri la funkciadon de motoro, de lavmaŝino. atesti, demonstracio, elmontri.
Pruvi per rezonado: oni ne povas demonstri la postulatojn de geometrio; demonstri la proprecojn de orta triangulo.
demonstro, demonstrado
Pruvo per logika rezono: fari demonstron ĉe la nigra tabulo.
Elmeto k klarigo de specimenoj aŭ provoj, por instrui: demonstrado estas esenca parto de la vendarto; fari al lernantoj natursciencajn demonstrojn.
demonstrebla. Kapabla esti demonstrata: nedemonstrebla aserto.
demonstristo. Specialisto de iu metio, kiu estas sendita de sia firmo, por demonstri varon en magazenoj, foiroj ktp. bazarulo.